Je 14:38 en la 21a de marto, la flugo MU5735 de Easta Civilaviada Kompanio, kiu flugis de Kunming al Kantono, kraŝis en la urbo Wuzhou. En la aviadilo troviĝis 123 pasaĝeroj kaj 9 skipanoj.
Tuj post la akcidento Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ŝtata prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, instrukciis, ke oni senprokraste lanĉu urĝan sistemon, plenforte organizu savadon, kaj konvene traktu la sekvojn. La Ŝtata Konsilantaro komisiis al gvidanto iri al la loko por kunordigi la aferon, kaj postulis elesplori la kaŭzon.