Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al la 4a ĉina-kuba simpozio pri partia teorio

Xiong Publikigita: 2022-03-24 16:58:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de marto Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ŝtata prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, adresis gratulan mesaĝon al la 4a teoria simpozio de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Komunista Partio de Kubo (KPK).

Xi substrekis, ke la Komunista Partio de Ĉinio volas kune kun la Komunista Partio de Kubo fari profundan interŝanĝon pri gravaj problemoj teoriaj kaj praktikaj, lerni spertojn de ŝtatoregado unu de la alia, kaj akceli la konstruadon de la du partioj kaj evoluigi la socialisman aferon.

La simpozio estis kune aranĝita de la Departemento de Internaciaj Rilatoj al la Centra Komitato de KPĈ kaj la Departemento de Internaciaj Rilatoj al la Centra Komitato de KPK. Ĝi okazis en video inter la 23a kaj la 24a de marto.

Dividu