Xi Jinping telefone interparolis kun la sudkorea prezidento Yoon Seok-youl

Xiong Publikigita: 2022-03-25 19:53:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 25a de marto la ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun la sudkorea prezidento Yoon Seok-youl. Xi refoje gratulis lin elektita kiel sudkorea prezidento.

Xi notis, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas najbaroj eterne nemoveblaj kaj kunlaborantoj nedisigeblaj. Ĉinio ĉiam koncentras sian atenton sur la rilatojn inter Ĉinio kaj Sud-Koreio. Kun la ambaŭflanka komuna klopodo la ĉina-sudkorea ligiteco rapide disvolviĝis en ĉiuj flankoj kaj la du landoj iĝis strategiaj partneroj. La faktoj pruvis, ke tia disvolviĝado konformas al la esencaj interesoj de la du landoj kaj la dulandaj popoloj kaj al la progreso de paco kaj evoluado en la regiono. Ĉi-jare estas la 30a datreveno de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. Okaze de tio, reciproka respekto, politika interfido, kaj interpopola amikeco estas necesaj por la du landoj.

Yoon Seok-youl gratulas, ke la ĉinaj du sesioj sukcese okazis, kaj ke Ĉinio atingis grandajn meritojn sub la gvido de prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Sud-Koreio kaj Ĉinio havas longan historion de amikeco kaj komunikado inter si, kaj dum 30 jaroj la du landoj progresis rimarkinde en diversaj kampoj, kio portis al la dulandaj popoloj realajn bonojn. Sud-Koreio volas kune kun Ĉinio oftigi la alttavolan komunikadon, pliigi la interfidon, akceli la interpopolan amikecon kaj irigi la dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

Dividu