Xi dialogis kun brita ĉefministro per telefono

Ĝoja Publikigita: 2022-03-26 17:06:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede posttagmeze faris telefonan konversacion kun brita ĉefministro Boris Johnson.

Pro tio, ke la kuranta jaro estas la 50-a datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj en la ambasadora nivelo inter Ĉinio kaj Britio, Xi diris, ke la dulandaj rilatoj en la lasta duona jarcento tenis kontinuan kreskon malgraŭ iuj zigzagoj.

Xi diris, ke la du landoj faris kunaranĝojn kaj kunlaborojn sur la kampoj de monda disvolvo kaj klimata ŝanĝiĝo, kaj pozitive kontribuis al trakto de komunaj defioj antaŭ la homaro.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio volas sincere, malferme kaj inkluzivoplene kunlabori kaj dialogi kun Britio, kaj esperas, ke Britio objektive rigardos la rilatojn kun Ĉinio kaj laboros kun Ĉinio por akceli kontinuan disvolvon de la dulandaj rilatoj.
Johnson diris, ke la rilatoj kun Ĉnio estas tre gravaj. Britio kaj Ĉinio, la du konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, dividas komunajn interesojn en multaj problemoj kaj povas kunlabori pri multaj aferoj.

Dividu