Xi funebris pri viktimoj de aviadila kraŝo en Ĉinio

Henggang Publikigita: 2022-03-28 18:10:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la lando, ĉeestantaj al altnivela kunveno de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde observis momenton de silento por funebri pri la viktimoj de la aviadila kraŝo de China Eastern Airlines.

La momento de silento, proponita de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estis observita ĉe la komenco de kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La aviadilo MU5735 de China Eastern Airlines kraŝis la 21an de marto en monta regiono en la gubernio Tengxian de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono, suda Ĉinio. Ĉiuj 132 homoj en la aviadilo pereis.

Dividu