Xi emfazas rolon de najbaraj landoj en subteno al Afganio

Henggang Publikigita: 2022-03-31 15:38:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vokis al la najbaraj landoj de Afganio fari sian plejeblon por subteni al la afgana popolo krei pli brilan estontecon.

Xi faris la rimarkojn en skriba mesaĝo al la tria kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la najbaraj landoj de Afganio en Tunxi, orienta provinco Anhui, Ĉinio.

Xi montris, ke trapasinte tiel multe en la pasinteco, Afganio estas en urĝa bezono de disvolvo en multaj kampoj. La lando venis al ŝlosila punkto de transiro de kaoso al ordo.

Xi diris, "Afganio estas komuna najbaro kaj partnero de ĉiuj partoprenantoj , kaj ni formas komunumon kun komuna estonteco, ligita per la samaj montoj kaj riveroj, kiuj kune kreskas kaj falas."

Li ankaŭ montris, ke paca, stabila, evoluanta kaj prospera Afganio estas aspiro de ĉiuj afganoj, kaj tio ankaŭ konformas al la komunaj interesoj de regionaj landoj kaj la internacia komunumo.

Xi substrekis, ke amika kaj bona najbareco estas netaksebla al lando.

"Ĉinio ĉiam respektas suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon de Afganio, kaj sin dediĉas por subteni ĝian serĉadon de paco, stabileco kaj disvolviĝo," Xi diris.

Li diris, ke la mekanismo de kunordigo kaj kunlaboro inter najbaroj de Afganio, ekde sia lanĉo en la pasinta septembro, klopodis elvolvi la avantaĝojn de najbaraj landoj, tiel ludante konstrueman rolon por antaŭenigi la stabilan transiron en Afganio.

Xi asertis, ke la najbaraj landoj de Afganio devas fari sian plejeblon por starigi konsenton kaj kunordigi klopodojn por subteni al la afganoj konstrui pli brilan estontecon.

Dividu