Centra gvidantaro de KPĈ aŭskultis raporton pri traktado de aviadila kraŝo

Yu Publikigita: 2022-04-01 19:24:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kunvenis la 31an de marto por aŭskulti raporton pri traktado de la kraŝo de la aviadila flugo MU5735 de la Ĉina Orienta Flugkompanio en la 21a de marto kaj fari aranĝojn por sekvaĵo de laboro. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon.

La Centra Komitato de la KPĈ donis grandan gravecon al la kraŝo post kiam ĝi okazis, kaj Xi tuj faris gravajn instrukciojn. Li emfazis, ke la krizresponda mekanismo devas esti komencita tuj, neniu penado estu ŝparita en serĉado kaj savado, kaj la sekvo estu konvene traktata. Li diris, ke la kaŭzo devas esti identigita kiel eble plej frue, kaj subteno kaj servo estu liveritaj al familioj de la viktimoj. Ĉiuj koncernaj partioj ekagis laŭ la instrukcioj rapide. Ili kunordigis klopodojn de sektoroj inkluzive de civila aviado, krizrespondo, publika sekureco, militistaro kaj sano kaj ankaŭ la aŭtonoma regiono Guangxi. Laŭ la ĝenerala postulo, ke "komando estu unuigita, devoj estu dividitaj, kaj laboro estu ĝisfunda, zorgema, ordigita kaj sciencbazita", ĉiuj klopodoj estis faritaj. Nun, la traktado de la sekvo kaj esploroj pri la akcidento progresas.

Dividu