Ĉina prezidanto Xi renkontiĝis interrete kun gvidantoj de EU

Yu Publikigita: 2022-04-01 20:44:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo vendrede dum la 23a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU.

Xi diris, ke en la pasinta jaro, rilatoj inter Ĉinio kaj la EU atingis novan disvolviĝon meze de defioj. Faktoj pruvis, ke Ĉinio kaj la EU kunhavas vastajn komunajn interesojn kaj profundan bazon por kunlaboro. Nur kunlaboro kaj kunordigo povas solvi problemojn kaj renkonti defiojn. La politiko de Ĉinio al Eŭropo restas stabila kaj konsekvenca. La ĉina flanko esperas, ke la EU havos sendependan komprenon pri Ĉinio, plenumos sendependan politikon al Ĉinio kaj kunlaboros kun Ĉinio por kune akceli la stabilecon kaj longdaŭran disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Dividu