Xi kaj azerbajĝana prezidanto interŝanĝas gratulojn de 30a datreveno de starigo de diplomatiaj rilatoj

Henggang Publikigita: 2022-04-02 18:08:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia azerbajĝana kolego Ilham Aliyev sabate interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por festi la 30an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo, Xi atentigis, ke Ĉinio kaj Azerbajĝano estas partneroj de tradicia amika kunlaboro. Dum la pasintaj 30 jaroj, ĉina-azerbajĝanaj rilatoj konservis sanan kaj stabilan tendencon de evoluo. Xi diris, ke ilia reciproka politika fido profundiĝis, kunlaboro en diversaj kampoj antaŭeniras kun granda progreso, kaj ilia kunlaboro en tutmondaj kaj regionaj aferoj kreskas pli kaj pli strikte.

Ekde la eksplodo de la pandemio, la du nacioj staris kune kaj helpis unu al la alia, kio pruvas ilian tradician amikecon.

Xi asertis, ke li donas grandan gravecon al disvolviĝo de ĉina-azerbajĝanaj rilatoj. Li diris, ke li pretas labori kun prezidanto Aliyev por preni la 30an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj kiel ŝanco por puŝi pli da atingoj en duflankaj rilatoj kaj kunlabori en diversaj kampoj por profito de ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj.

En sia mesaĝo, Aliyev diris, ke azerbajĝana-ĉinaj rilatoj daŭre disvolviĝis surbaze de reciproka fido. La du flankoj efektivigis altnivelan kaj reciproke profitan kunlaboron en politiko, ekonomio kaj komerco kaj aliaj kampoj, kaj multflanka kunlaboro ankaŭ atingis fruktodonajn rezultojn.

Li diris ankaŭ, ke la Azerbajĝana flanko subtenas la iniciaton Vojo kaj Zono. Li kredas, ke la tradiciaj amikaj rilatoj inter Azerbajĝano kaj Ĉinio .daŭre pliprofundiĝos kaj profitos la popolojn de ambaŭ landoj.

Dividu