Multaj eŭropanoj pozitive taksas la videan kunvenon de gvidantoj inter Ĉinio kaj EU

Publikigita: 2022-04-04 20:31:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la unua de aprilo la 23a kunveno de gvidantoj inter Ĉinio kaj EU okazis en formo de video. Dume la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Charles Michel, la prezidanto de Eŭropa Konsilio, kaj Ursula von der Leyen, la prezidanto de Eŭropa Komisiono. Multaj personoj el eŭropaj landoj alte taksis la gravajn vidpunktojn de prezidanto Xi Jinping pri la rilatoj inter Ĉinio kaj EU, la ukraina krizo kaj aliaj aferoj.

Bernard Accoyer, la eksa prezidanto de la Franca Nacia Asembleo, notis, ke tiu ĉi kunveno montras direkton kaj donas energion por la duflanka kunlaboro en klimata ŝanĝiĝo, nutraĵa sekureco, socia evoluigo, natura energio kaj tiel plu.

Horst Loechel, profesoro el Kolegio de Financo kaj Administro, Frankfurto, Germanio, diris, ke starigi pli intimajn rilatojn inter EU kaj Ĉinio, kiel gravaj partneroj de komerco kaj ekonomio, ne nur utilas al ambaŭ, sed ankaŭ faras gravan kontribuon por la stabileco de la mondo.

Dividu