Xi gratulis Aleksandar Vučić reelektita kiel serba prezidento

Xiong Publikigita: 2022-04-05 18:33:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 5an de aprilo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis mesaĝon al Aleksandar Vučić, gratulante lin reelektita kiel serba prezidento.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Serbio bone disvolviĝis. La dulanda politika interfido estis firma, kaj la praktika kunlaboro rezultigis riĉajn fruktojn. Fronte al la ŝanĝiĝo de la mondo, centjare nevidita, la du flankoj insistis pri reciproka respekto kaj egala traktado, kune formis la homan sortkomunumon, kaj faris pozitivan kontribuon por la internaciaj egaleco kaj justeco.

Xi substrekis, ke li volas, kune kun prezidento Vučić, oftigi dulandan strategian komunikadon, firmigi duflankan politikan interfidon, profundigi kunlaboron en diversaj kampoj, konduki la dulandajn rilatojn al pli da sukcesoj, kaj feliĉigi la du landojn kaj la dulandajn popolojn.

Dividu