Ŝtatestroj de Ĉinio kaj Armenio interŝanĝis gratulmesaĝojn pri 30a datreveno de diplomatiaj rilatoj

Lucia Publikigita: 2022-04-06 15:17:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia armena paralelulo Vahagn Khachaturyan merkrede interŝanĝis gratulojn pri la 30a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia gratulmesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Armenio estas tradiciaj amikaj partneroj, kaj ekde la starigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj, duflankaj rilatoj konservas solidan kaj stabilan disvolviĝadon. La disvolviĝo kun politika reciproka konfido estas profundigita, granda progreso estas farita en diversaj kampoj de kunlaboroj, kaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj ĉiam estas pli striktaj.

En sia mesaĝo, Khachaturyan diris, ke ekde la starigo de la duflankaj diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj, kunlaboroj inter Armenio kaj Ĉinio en diversaj kampoj havas grandajn rezultojn. Kaj la armena flanko donas grandan gravecon al la disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio, kaj ankaŭ al ĝia rolo sur la mondscenejo.

Dividu