Solene okazas kunveno de resumado kaj honorado por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj

Xiong Publikigita: 2022-04-08 16:57:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭtagmeze de la 8a de aprilo kunveno de resumado kaj honorado por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj solene okazis en la Granda Halo de Popolo. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon.

Xi Jinping montris, ke la larĝa amaso da partoprenantoj domaĝis la okazon donitan de la granda epoko kaj, en la petokazigo kaj aranĝo de la vintraj olimpikoj kaj paralimpikoj, kune kreis la pekinan spiriton vintrolimpikan. Tiu spirito estas la jena: grandanimeco, memfido, malfermo, netimigebleco, strebo al perfekto kaj kreo de estonteco.

Ili estas sportaj solenaĵoj, simplaj, sekuraj kaj brilaj. Ĉinio donis al la mondo perfektan paperon. Ĉinio plenumis sian promeson per la vintraj olimpikoj kaj paralimpikoj, bonaj, neordinaraj kaj senkomparaj, kiuj montras al la mondo la konfidon “kune iri al la estonteco”.

Dividu