Xi telefone interparolis kun filipina prezidento

Lucia Publikigita: 2022-04-08 21:04:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede telefone interparolis kun sia filipina paralelulo, Rodrigo Duterte.

Xi montris, ke li ankoraŭ havas freŝan memoron pri la unua vizito de prezidento Duterte al Ĉinio oktobre 2016. En la pasintaj ses jaroj, la du flankoj, laŭ sia grava interkonsento, persistis en bonnajbara kaj amikeca kunlaboro, konvena traktado pri diferencoj kaj komuna disvolvado. La du landoj establis novan pozicion por ampleksaj strategiaj kunlaboraj rilatoj, profundigis la komunan konstruadon de la iniciato "Zono kaj Vojo", kaj kune antaŭenigis kunlaboron en gravaj projektoj kiel infrastrukturo. La ĝusta traktado pri la problemo de la Suda Ĉina Maro fare de ambaŭ flankoj metis gravan fundamenton por amikeca kunlaboro inter Ĉinio kaj Filipinoj, profitigis la du popolojn kaj efike protektis regionan pacon kaj stabilecon.

Dividu