Xi emfazas rolon de "ĉinaj semoj" por certigo de nutraĵa sekureco

Yu Publikigita: 2022-04-11 16:19:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, dimanĉe emfazis la decidan rolon de "ĉinaj semoj" por certigo de la nutraĵa sekureco de la lando.

"La nutraĵa sekureco de Ĉinio povas esti certigita nur kiam semaj resursoj estas firme tenataj en niaj propraj manoj," Xi diris dum inspekto super semlaboratorio en la urbo Sanya de la ĉina suda provinco Hainan.

"Por certigi, ke la semaj resursoj de Ĉinio estas aŭtarciaj kaj sub pli bona regado, memsufiĉeco devas esti atingita en sema teknologio," li diris.

Xi substrekis la strategian signifon de la rilata laboro kaj alvokis disvolvadon de la spirito de sciencistoj kaj esploristoj de la pli aĝaj generacioj, inkluzive de Yuan Longping.

Xi alvokis ankaŭ daŭrajn klopodojn por disvolvi la seman industrion de la lando.


Dividu