Singapura ĉefministro vokas ne kompliki ĉina-usonajn rilatojn

Yu Publikigita: 2022-04-14 14:23:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La retejo de la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis la 10an de aprilo, ke singapura ĉefministro Lee Hsien Loong lastatempe faris laborviziton al Usono, dum la restado li ĉeestis dialogon en la redakcio de Wall Street Journal la 1an de aprilo laŭ la loka tempo. Li esprimis la esperon, ke Usono ne priskribos la rusa-ukrainan konflikton kiel militon inter "demokratiaj ŝtatoj" kaj "aŭtokrataj ŝtatoj", nek izolos Ĉinion pro la konflikto, por eviti plian komplikon de la streĉitaj rilatoj inter la du grandaj landoj. Li diris, ke ne estas racie difini la pozicion de Ĉinio pri la konflikto kiel "Ĉinio estas sur la malĝusta flanko".

Lee diris ankaŭ, ke Usono severe kritikis Ĉinion, ke ĝi ne malkovris, publikigis kaj eliminis KOVIM-19 rapide en la komenco, sed fakte Ĉinio publikigis la epidemion en monato, kaj diversaj landoj respondis sinsekve. Iuj landoj rapide reagis, dum aliaj, kiel Usono, bedaŭris sian lantan reagon.


Dividu