Xi ordonas konstrui monde avangardan kosmodromon

Yu Publikigita: 2022-04-14 20:33:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn por altigi la kosmoveturilan lanĉejon en la ĉina suda insula provinco Hainan ĝis monde progresinta nivelo, kiam li inspektis la kosmodromon marde.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn ĉe la Wenchang-a Kosmodromo.

Li esprimis salutojn al la tuta personaro postenigita en la kosmodromo kaj postulis, ke ili portu sian respondecon kaj estu kuraĝaj al novigado por atingi novajn trarompojn.

Aŭskultinte raporton de la kosmodromo, Xi inspektis la lanĉ-turon kaj aliajn instalaĵojn. Li alte taksis serion da ŝlosilaj spacialaj misioj de la kosmodromo, inkluzive de la lanĉo de la kerna modulo Tianhe de la kosmostcio, la luna misio Chang'e-5 kaj la marsa sondilo Tianwen-1.

Dividu