Kiujn taskojn finplenumis kosmonaŭtoj de Shenzhou-13?

Yu Publikigita: 2022-04-15 14:41:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Astronaŭtoj de la ĉina kosmoŝipo Shenzhou-13 revenos al la Tero post restado en la ĉina kosmostacio dum pli ol 5 monatoj.

La 16an de oktobro 2021, la misio Shenzhou-13 sendis la tri tajkonaŭtojn, inkluzive de Zhai Zhigang, Wang Yaping kaj Ye Guangfu, al la kosmostacio Tiangong por sesmonata restado – la plej longa daŭro en la homekipita spaciala programo de la lando. Sub la helpo de terstaciaj sciencistoj, ili finis plurajn taskojn, inkluzive de du eksterveturilaj agadoj, du vivsciencaj prelegoj kaj kelkaj sciencteknikaj eksperimentoj kaj aplikaj projektoj. Krome, ili kolektis datumojn kaj faris serion da novigaj esploroj, precipe tiuj pri vivscienco. Ekzemple, en senpeza kosmospaca medio, la teamo unuafoje starigis la sistemon pri longtempa kulturado de ĉeloj kaj ĉelmodelon sub kosmospacaj kondiĉoj, kaj unuafoje ili rimarkis "flagron de kalcia signalo" de miokardia ĉelo sub senpezeco, farante historian paŝon.

La ĉinaj astronaŭtoj sukcese finis la taskojn kaj ankaŭ "rompis kelkajn rekordojn". Ekzemple, Wang Yaping fariĝis la unua astronaŭtino de Ĉinio, kiu faris eksterveturilajn agadojn. Ili kuplis la kargokosmoŝipon kaj la kosmostacion per teleregado unuafoje en orbito; La teamo starigis novan rekordon de la plej longedaŭra enorbita flugo de ĉinaj astronaŭtoj, kio metis solidan bazon por la plua konstruado de la kosmostacio.

Dum la vojaĝo ili festis la novjaron kaj celebris la ĉina Printempan Feston. Sub la helpo de la tera stacio, ili partoprenis en la novjara kosmostacia dialogo de Pekino, Honkongo kaj Makao kaj unuafoje aranĝis pentraĵan ekspozicion en la kosmospaco, por interagoj kaj interŝanĝoj kun junuloj tra Ĉinio. Baldaŭ ili revenos al la hejmo, kaj ni kore deziras al ili sekuran revenon!


Dividu