Xi telefone konversaciis kun saud-arabia kronprinco

Yu Publikigita: 2022-04-15 16:25:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede matene telefone interparolis kun saud-arabia kronprinco Mohammed bin Salman Al Saud.

Xi petis Mohammed transdoni liajn salutojn al saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud, dirante, ke nun la internacia kaj regiona situacioj suferas profundajn kaj kompleksajn ŝanĝiĝojn, kio plue reliefigas la strategian kaj ĝeneralan signifon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Saud-Arabio.

La ĉina prezidanto diris, ke dum la pasinta jaro Ĉinio kaj Saud-Arabio kunigis la manojn kaj antaŭeniris kune, akcelante novan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj. La ĉina flanko donas prioritaton al disvolvado de la rilatoj kun Saud-Arabio kaj volas labori kun Saud-Arabio por plu profundigi la ampleksan strategian partnerecon kaj alporti pli da avantaĝoj al la du landoj kaj iliaj popoloj.

Xi diris, ke Ĉinio plu sinergiigos la Iniciaton Zono kaj Vojo kun la Vizio 2030 de Saud-Arabio kaj forĝos altnivelan kunlaboran reĝimon inter la du flankoj en la kampoj de energio, ekonomio kaj komerco kaj ankaŭ altteknologio. Li aldonis, la ĉina flanko subtenas la saud-arabian iniciaton Verda Mezoriento kaj bonvenigas la partoprenon de Saud-Arabio en la Tutmonda Disvolva Iniciato.

Mohammed transdonis la saluton de reĝo Salman al Xi, kaj refoje gratulis Ĉinion pro la sukceso de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.

La kronprinco diris, ke Ĉinio estas grava ampleksa strategia partnero de Saud-Arabio, kaj ke en la lastaj jaroj, la rilatoj inter Saud-Arabio kaj Ĉinio rapide progresis en diversaj kampoj kaj Ĉinio donis al diversaj landoj de la mondo la modelon de ekonomia disvolviĝo kaj politika stabileco. Li aldonis, ke Saud-Arabio atribuas grandan gravecon al la statuso de Ĉinio kaj al la disvolviĝo de siaj rilatoj kun Ĉinio, kaj firme sekvas la principon de unu Ĉinio.

Dividu