​Tajkonaŭtoj de Shenzhou-13 revenis post ses monatoj en orbito

Yu Publikigita: 2022-04-16 14:43:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La revena kapsulo de la spacoŝipo Shenzhou-13, portanta la tri ĉinajn astronaŭtojn, aŭ tajkonaŭtojn, Zhai Zhigang, Wang Yaping kaj Ye Guangfu, sekure alteriĝis reen sur la Teron sabate matene post rekorda sesmonata misio en la kosmospaco.

La kapsulo alteriĝis ĉe la surteriĝejo Dongfeng en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, norda Ĉinio je ĉirkaŭ la 9a horo kaj 56 minutoj post vojaĝo de ĉirkaŭ naŭ horoj de la ĉina kosmostacio.

Ĉinio deklaris plenan sukceson de la misio Shenzhou-13, post kiam la medicina teamo atendanta surloke konfirmis, ke ĉiuj tri tajkonaŭtoj estas en bona sano.

Zhai, la komandanto de la misio, estis la unua, kiu eliris el la kapsulo, svingante la manon al la huraanta homamaso ĉe la surteriĝejo kun radianta rideto. Li diris, ke li sentas sin tre bone.

Lin sekvis Wang, la unua ina tajkonaŭto, kiu eniris la ĉinan kosmostacion. "Mi volas diri al mia filino, ke panjo revenis post atingo de la steloj," ŝi diris.

Ye eliris la lasta el la kapsulo. "Mia unua flugo al la kosmo daŭris ses monatojn, kio estis defio por mi. Mia spaciala revo realiĝis," li diris.

Dividu