Xi Jinping esprimis kondolencon al Duterte pro tajfuna katastrofo de Filipinoj

Mirinda Publikigita: 2022-04-18 16:16:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al filipina prezidento Rodrigo Duterte pro tajfuna katastrofo kiu okazis en Filipinoj.

Xi diris, ke li malĝoje informiĝis, ke Filipinoj estis trafita de tajfuno kaj havis grandan perdon de vivoj kaj propraĵoj. Li, nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj en sia nomo, esprimas profundan funebron al viktimoj kaj sinceran kondolencon al iliaj familianoj kaj vunditoj. Ĉinio volas liveri laŭeblan helpon al Filipinoj. Li kredas, ke sub gvidado de prezidento Duterte kaj la filipina registaro, la trafitaj popolanoj certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos la hejmon.

Dividu