La 18an de aprilo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping mesaĝis al la sudafrika prezidento Ramaphosa, esprimante simpation al Sud-Afriko pro ties grava inundo
Xi diris, ke en la provinco KwaZulu-Natal, Sud-Afriko, kontinue pluvis, kaj tio kaŭzis grandan perdon de vivoj kaj havaĵoj. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj ankaŭ nome de li mem, li esprimas profundan kondolencon al la viktimoj kaj sinceran simpation al la familianoj de la viktimoj, vunditoj kaj suferantoj. Xi kredis, ke sub la gvido de la sudafrika registaro la popolanoj suferitaj certe povos venki la katastrofon kaj pli frue rekonstrui sian helmlandon.