Ĉina prezidanto ĉeestos malferman ceremonion de jara konferenco de BFA

Qiujieming Publikigita: 2022-04-20 15:55:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying merkrede anoncis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la malferman ceremonion de la jara konferenco de la Boao-Forumo por Azio (BFA) per videoligo ĵaŭde kaj faros ĉefparoladon.

Hua diris, ke eksterlandaj gvidantoj kaj estroj de internaciaj organizoj inkluzive de israela prezidento Isaac Herzog, mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh, nepala prezidento Bidya Devi Bhandari, filipina prezidento Rodrigo Duterte, kazaĥa ĉefministro Alikhan Smailov, laosa ĉefministro Phankham Viphavanh kaj administra direktoro de la Internacia Monunua Fonduso Kristalina Georgieva ĉeestos la jarkonferencon virtuale laŭ invito

Dividu