Xi prezidis la 25an kunvenon de la Centra Komisiono por Amplekse Profundigi Reformon, emfazante plifortigi konstruadon de diĝita registaro kaj antaŭenigi financsisteman reformon subprovince

Xiong Publikigita: 2022-04-20 16:08:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 19a de aprilo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtatprezidanto de Ĉinio, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj direktoro de la Centra Komisiono por Amplekse Profundigi Reformon, prezidis la 25an kunvenon de la Centra Komisiono por Amplekse Profundigi Reformon, kaj en la kunveno estis ekzamenitaj kaj aprobitaj “Gvida Opinio pri Plifortigo de Konstruado de Diĝita Registaro”, “Gvida Opinio pri Plua Antaŭenigo de Financsistema Reformo Subprovince” kaj aliaj tri dokumentoj.

En la kunveno Xi emfazis, ke estas necese amplekse efektivigi la strategion rete potencigi la landon, vaste uzi diĝitan teknologion en registara administrado kaj servado, antaŭenigi al la registaro funkcii ciferece kaj intelekte, kaj fine liveri fortan subtenon al la ŝtataj modernaj regsistemo kaj regkapablo.

Ankaŭ Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng, vicdirektoroj de la Centra Komisiono por Amplekse Profundigi Reformon, ĉeestis la kunvenon.

Dividu