Xi ĉeestis malferman ceremonion de jara konferenco de BFA

Qiujieming Publikigita: 2022-04-21 14:03:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion de la jara konferenco de la Boao-Forumo por Azio (BFA) per videoligo ĵaŭde kaj faris ĉefparoladon.

Eksterlandaj gvidantoj kaj estroj de internaciaj organizoj inkluzive de israela prezidento Isaac Herzog, mongola prezidento Ukhnaa Khurelsukh, nepala prezidento Bidya Devi Bhandari, filipina prezidento Rodrigo Duterte, kazaĥa ĉefministro Alikhan Smailov, laosa ĉefministro Phankham Viphavanh kaj administra direktoro de la Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva ĉeestis la jarkonferencon virtuale laŭ invito.

Xi diris en sia parolado, ke la historio pruvis, ke ju pli malfacilas aferoj, des pli grandas la bezono firmigi memfidon. Neniuj malfacilaĵoj povus iam haltigi la radon de la historio. Fronte al la multaj defioj, ni ne devas perdi konfidon, heziti aŭ ŝanceliĝi. Anstataŭe, ni devas firmigi konfidon kaj antaŭenmarŝi kontraŭ ĉiuj probablecoj.

Xi diris, ke por trarompi la nebulon kaj iri al brila estonteco, la plej granda forto venas de kunlaboro kaj la plej efika maniero estas per solidareco. La homaro estas komunumo kun komuna estonteco, kie ĉiuj homoj leviĝas kaj falas kune, kaj ĉiuj landoj devas sekvi la tendencon de la tempoj kun paco, disvolvado kaj kunlaboro por komuna gajno, sin movi al la direkto de konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro, kune trakti defiojn kaj konstrui brilan estontecon per kunlaboro.

Xi diris, ke la sekureco estas la antaŭkondiĉo por disvolvado kaj la homaro vivas en nedividebla sekureca komunumo. Estas pruvite denove, ke la penso de malvarma milito nur detruas la tutmondan pacan kadron, ke hegemoniismo kaj politiko de forto nur endanĝerigas la mondan pacon, kaj ke bloka konfrontiĝo nur pliigas sekurecajn defiojn en la 21a jarcento.

Dividu