Xi proponis Tutmondan Sekurecan Iniciaton

Qiujieming Publikigita: 2022-04-21 14:03:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion de la jara konferenco de la Boao-Forumo por Azio (BFA) per videoligo ĵaŭde kaj faris ĉefparoladon.

En sia parolado, Xi proponis Tutmondan Sekurecan Iniciaton por antaŭenigi sekurecon por ĉiuj en la mondo. Xi diris, ke estas grave, ke:

-- Ni devontigos nin al komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco, kaj kunlaboras por konservi mondpacon kaj sekurecon;

-- Ni devontigos nin por respekti la suverenecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj landoj, subtenas neenmiksiĝon en internajn aferojn kaj respektas la sendependajn elektojn de vojoj por disvolvado kaj sociaj sistemoj faritaj de homoj en diversaj landoj;

-- Ni devontigos nin por observi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, malakceptas la pensmanieron de la malvarma milito, kontraŭas unuflankismon kaj malakceptas gruppolitikon kaj blokan konfrontiĝon;

-- Ni devontigos nin por serioze preni la legitimajn sekurecajn zorgojn de ĉiuj landoj, subteni la principon de nedividebla sekureco, konstrui ekvilibran, efikan kaj daŭripovan sekurecan kadron kaj kontraŭbatali la serĉadon de ies sekureco koste de alies sekureco;

-- Ni devontigos nin por pace solvi diferencojn kaj disputojn inter landoj per dialogo kaj intertraktado, subtenas ĉiujn klopodojn favorajn al paca solvo de krizoj, malakceptas duoblajn normojn, kaj kontraŭas la misuzon de unuflankaj sankcioj kaj longbraka jurisdikcio;

-- Ni devontigos nin por konservi sekurecon en ambaŭ tradiciaj kaj netradiciaj kampoj, kaj kunlaboras pri regionaj disputoj kaj tutmondaj defioj kiel terorismo, klimata ŝanĝiĝo, cibersekureco kaj biosekureco.

Dividu