Xi letere respondis al maljuna profesoraro de Universitato de Scienco kaj Teknologio en Pekino

Xiong Publikigita: 2022-04-22 15:44:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 21an de aprilo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, letere respondis al maljuna profesoraro, arde esperante, ke ili kulturu pli da altdispoziciaj junuloj kaj akcelu la disvolvon de fer-kaj-ŝtala industrio en krea kaj malaltkarbona formoj.

En sia respondo Xi diras, ke Universitato de Scienco kaj Teknologio en Pekino, ekde sia fondiĝo, faris pozitivan kontribuon por nialanda fer-kaj-ŝtala industrio; kaj ĉe la okazo de la 70-jariĝo de la universitato, li esprimas varman gratulon kaj sinceran saluton al ili kaj ĉiuj instruistoj kaj universitatanoj.

Universitato de Scienco kaj Teknologio en Pekino fondiĝis en 1952, kaj ĝi estas la unua altlernejo pri fer-kaj-ŝtala industrio. Lastatempe, 15 profesoroj de la universitato leteris al Xi Jinping, raportante la 70-jaran staton de disvolviĝado kaj esprimante la firman volon kulturi pli da altdispoziciaj junuloj por altkvalita disvolviĝo de fer-kaj-ŝtala industrio en nia lando.

Dividu