Xi estas unuvoĉe elektita kiel delegito de 20-a Nacia Kongreso de KPĈ

Ĝoja Publikigita: 2022-04-23 17:44:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okazis kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) de Zhuang-etna Aŭtonoma Regiono ĵaŭde kaj vendrede en Nanning por elekti la regionajn delegitojn de la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ. Xi Jinping, kandidato proponita de la Centra Komitato de la KPĈ, partoprenis en la voĉdonado en Guangxi kaj estis elektita unuanime kiel delegito de 20-a Nacia Kongreso de KPĈ.

La voĉdonado okazis matene vendrede. Kiam oni anoncis, ke Xi estas elektita unuanime, eksplodis longtempa kaj varma aplaŭdado.

La unuanima voĉdono al Xi reprezentas la komunan volon de pli ol 2,5 milionoj da membroj de la KPĈ kaj pli ol 150, 000 bazaj partiaj organizoj en Guangxi, sufiĉe enkorpigas elkoran subtenon de la pli ol 57 milionoj da loĝantoj el ĉiuj etnoj en la regiono. Ĝi ankaŭ montras la komunan esperon kaj fortan deziron de la cent-milionoj da la ĉina popolanoj sekvi ilian gvidanton al nacia rejuniĝo kaj pli brila estonto.

Dividu