Xi mesaĝis al la unua kunveno por tutpopola legado

Xiong Publikigita: 2022-04-24 18:00:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de aprilo, la unua kunveno por tutpopola legado okazis en Pekino. Al tio gratulan mesaĝon sendis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono.

En la mesaĝo Xi diris, ke legado estas grava kanalo por la homo akiri sciojn, saĝon kaj moralon, kaj plue ricevi pensan inspiron, starigi noblan idealon kaj nutri kuraĝon. La ĉina nacio, ekde la antikveco, pledas por legado, esploras aferojn por akiri sciojn, sincere kulturas sin nobla, pluigas la senmortan spiriton kiun la nacio heredas ĉiam, kaj kreas sian proprecon de memfido kaj memfortigo.

Xi esperis bone uzi tiun ĉi platformon de legado, organizi vastajn amasojn da membroj de la politika interkonsiliĝa konferenco por legi librojn, bonajn librojn, pene altigi sian pensan nivelon kaj kvaliton, kaj per tio influi popolamasojn el diversaj rondoj, por ke ili ankaŭ partoprenu en la aktivado de legado.

Dividu