Xi vizitis Universitaton Renmin de Ĉinio antaŭ Junulara Tago

Yu Publikigita: 2022-04-25 14:48:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde vizitis la Universitaton Renmin de Ĉinio en Pekino, antaŭ la Junulara Tago de Ĉinio, kiu falas en la 4a de majo.

Xi iris al inteligenta klasĉambro por ideologiaj politikaj kursoj por informiĝi pri la reformado kaj novigo de ideologia politika edukado.

Li iris al la muzeo kaj biblioteko de la universitato por informiĝi pri la historio de la lernejo, ĝiaj atingoj en instruado kaj esplorado, kaj klopodoj por protekto kaj uzo de literaturo kaj antikvaj libroj kaj ankaŭ por antaŭenigo de apliko de esploraj rezultoj.

Xi poste prezidis simpozion kun la instruistoj kaj studentoj de la universitato.

Dividu