Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon pro 50a datreveno de artemisinino

Pluveta Publikigita: 2022-04-25 14:51:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de aprilo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon pro la 50a detreveno de artemisinino kaj la Internacia Forumo por Akceli Konstruadon de Prisana Komunumo de Homaro.

Xi diris, ke artemisinino estas la unua efika kontraŭmalaria medikamento malkovrita kaj sukcese eltirita de Ĉinio. Ĝi helpis Ĉinion tute forigi malarion en la pasintaj 50 jaroj. La aktiva promocio kaj aplikado de artemisinino tra la mondo savis la vivojn de milionoj da homoj tra la mondo, precipe en evolulandoj, kaj faris gravajn kontribuojn al tutmonda malaria kontrolo kaj protekto de sano de la homaro.

Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio volas kunlabori kun la internacia komunumo por intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampo de publika sano, kune respondi al tutmondaj minacoj kaj defioj, antaŭenigi la komunan konstruadon de prisana komunumo de la homaro, kaj fari pli grandan kontribuon por protekti la sanon de diverslandaj popoloj.

Dividu