Xi gratulis Macron pro lia reelektiĝo kiel franca prezidento

Pluveta Publikigita: 2022-04-25 15:30:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an de aprilo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Emmanuel Macron pro lia reelektiĝo kiel la franca prezidento.

Xi diris, ke en la pasintaj 5 jaroj sub la komuna gvidado la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Francio konservis altnivelan disvolviĝon. La du flankoj kontinue profundigis efikan kunlaboron en diversaj kampoj, kune batalis kontraŭ la novkronvirusa epidemio, komune protektis plurflankismon, plibonigis tutmondan administradon, injektis novan movforton en la rilatojn inter Ĉinio kaj EU kaj faris novan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero de la mondo.

Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Francio estas grandaj landoj kun tradicio de sendependeco kaj memdecido. Nun la internacia situacio troviĝas en profunde komplika periodo, tial estas evidenta la strategia signifo de sanaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Li aldonis, ke li ĉiam taksas la dulandajn rilatojn kun Francio laŭ strategiaj kaj longtempaj vidpunkto, kaj volas labori kun Macron por antaŭenpuŝi la ĉina-francajn rilatojn al nova nivelo kaj profitigi popolojn de la du landoj kaj la mondo.

Dividu