Xi alvokas malfermi novan vojon por disvolvi mondklasajn universitatojn de Ĉinio

Yu Publikigita: 2022-04-26 16:26:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping lunde alvokis malfermi novan vojon por konstrui mondklasajn universitatojn kun ĉinaj trajtoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum vizito al la Universitato Renmin de Ĉinio en Pekino.

Xi emfazis sekvi la gvidadon de la Partio kaj transdoni revoluciajn tradiciojn en administrado de universitatoj. Li diris ankaŭ, ke ĉinaj universitatoj devas esti profunde enradikiĝintaj en Ĉinio kaj eviti simplan kopiadon de alilandaj normoj kaj modeloj.

La vizito okazis antaŭ la Junulara Tago de Ĉinio, kiu falas en la 4an de majo ĉiujare.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis festan saluton al gejunuloj de ĉiuj etnaj grupoj tra la lando. Li esprimis ankaŭ esperon, ke ĉiuj junuloj en la lando povos konservi en menso la instrukciojn de la Partio, strebi al nacia rejuniĝo kaj klopodi por la plej bonaj rezultoj.

Dividu