Xi alvokas klopodojn por konstrui modernan infrastrukturan sistemon

Yu Publikigita: 2022-04-27 15:06:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis plenforte fortigi infrastrukturan konstruadon en la starigo de moderna infrastruktura sistemo de la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la 11a kunveno de la Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, kies estro li estas.

Xi diris, ke infrastrukturo servas kiel kolono por ekonomia kaj socia disvolviĝo. Li urĝis la landon kunordigi disvolviĝon kaj sekurecon, kaj optimumigi la aranĝon, strukturon, funkciojn kaj disvolvajn reĝimojn de infrastrukturo.

Aliaj ĉinaj gvidantoj, inkluzive de Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng, ĉeestis la kunvenon.

La kunveno aŭskultis raportojn de koncernaj departementoj pri plifortigo de infrastruktura konstruado kaj ilia progreso en efektivigo de politikoj.

La kunveno renokis la atingojn de Ĉinio en gravaj sciencteknikaj instalaĵoj, akvokonservaj projektoj, transportaj nodoj, informa infrastrukturo kaj naciaj strategiaj rezervoj, kaj opiniis, ke la infrastrukturo de la lando ankoraŭ ne kongruas kun la postulo pri nacia disvolviĝo kaj sekureco.

Dividu