Xi sendis gratulon al konferenco pri noviga interŝanĝo de metiistoj

Pluveta Publikigita: 2022-04-27 20:35:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭtagmeze de la 27a de aprilo inaŭguriĝis la Unua Konferenco pri Noviga Interŝanĝo de Metiistoj de la Nacio en Pekino. Xi Jinping, ĉina prezidanto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis gratulan leteron al la konferenco, kaj esprimis sincerajn salutojn al ĉiuj teknikaj talentuloj kaj modelaj laboruloj antaŭ la Internacia Labor-Tago nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

En la letero Xi emfazis, ke lertaj laboruloj estas gravaj fortoj subtenantaj “fabrikadon en Ĉinio kaj kreadon en Ĉinio”. La laborista klaso kaj la grandaj amasoj de la laborista popolo en nia lando devas antaŭenigi la spiriton de modelaj laboristoj, la spiriton de laboro kaj la spiriton de metiistoj, adaptiĝi al la bezonoj de la scienca kaj teknologia revolucio kaj industria transformiĝo en la nuna mondo, studi, profunde praktiki, kuraĝi en novigado, kuraĝe esti la unua, kaj kontinue plibonigi la nivelon de teknikaj kapabloj, dediĉi saĝon kaj forton por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon, efektivigi la strategion de fabrikado de forta lando, kaj konstrui modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj. Partiaj komitatoj kaj registaroj je ĉiuj niveloj devas profundigi la reformadon de la konstruado de la industria laboristaro, atenti la rolon de kvalifikitaj laboristoj kaj plene elvolvi iliajn novigajn talentojn.

Dividu