Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vendrede prezidis kunvenon de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio por analizi la nunan ekonomian situacion kaj ekonomian laboron.
La kunveno ankaŭ ekzamenis planon pri disvolviĝo de talentuloj dum periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025).