Ĉinio analizis ekonomian situacion en komenco de 2022 kaj alvokis plenfortajn klopodojn por disvolviĝo de talentuloj

Selena Publikigita: 2022-04-30 15:58:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vendrede prezidis kunvenon de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio por analizi la nunan ekonomian situacion kaj ekonomian laboron.

La kunveno ankaŭ ekzamenis planon pri disvolviĝo de talentuloj dum periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025).

La kunveno akcentis, ke fronte al ripeto de la epidemio kaj grandaj ŝanĝiĝoj de la mondo, Ĉinio sukcese okazigis Pekinajn Vintrajn Olmpikojn 2022 kaj kunordigis preventon kaj regadon de la epidemio kaj ekonomian kaj socian disvolviĝon. Sub tiaj cirkonstancoj, estas malfacile akireblaj la atingoj.

Konsidere de tio, ke la ekonomio alfrontas plian komplikon kaj necertecon, la kunveno emfazis gravecon de la ekonomia stabiligo kaj garantio kaj plibonigo de vivojn de popolanoj.

La kunveno alvokis subteni principon de “popolo unua, vivo unua” kaj rimedon de “dinamika nul-KOVIM” por protekti vivojn kaj sanon de popolanoj kaj minimumigi influon de la epidemio al ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Klopodoj devas esti faritaj por efektivigi novajn evoluigajn konceptojn, antaŭenigi proviz-flankan strukturan reformon kaj starigi fortan kaj flekseblan nacian ekonomian cirkulan sistemon. Ĉinio daŭre subtenos altnivelan malfermon kaj aktive respondas al zorgoj de fremdaj entreprenoj rilate al faciligaj komercaj rimedoj kaj reguloj por stabiligi fundamenton de komerco kaj investo.

Pri disvolviĝo de talentuloj, la kunveno urĝis plenfortajn klopodojn por kultivi kaj allogi talentulojn kaj ekspluati ilian potencialon.

Klopodoj devas esti faritaj por forĝi sciencistojn kun strategia valoro, gvidajn talentulojn kaj novigajn teamojn.

Dividu