Xi akcentis sanan disvolviĝon de kapitalo en Ĉinio

Pluveta Publikigita: 2022-04-30 20:02:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 29-a de aprilo la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) faris la 38an kolektivan studon pri reguligo kaj gvidado de la sana disvolviĝo de la kapitalo. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris rimarkojn dum la grupa studo, ke la kapitalo estas grava faktoro de produktado en la socialisma merkata ekonomio. Xi aldonis, ke reguligo kaj gvidado de disvolviĝo de la kapitalo en la socialisma merkata ekonomio estas ne nur grava ekonomia afero, sed ankaŭ grava politika afero, ne nur afero de praktiko, sed ankaŭ grava teoria afero. Ĝi rilatas al la baza socialisma ekonomia sistemo, la baza nacia politiko de reformado kaj malfermo, al altkvalita disvolvado kaj komuna prospero, kaj al nacia sekureco kaj socia stabileco. Xi emfazis, ke Ĉinio devas profundigi komprenon pri diversaj specoj de kapitalo kaj iliaj roloj en la nova epoko, reguligi kaj gvidi ilian sanan disvolviĝon kaj ludigi la pozitivan rolon kiel grava produktiva faktoro.

Liu Yuanchun, vicprezidanto kaj profesoro de Renmin Universitato de Ĉinio, klarigis ĉi tiun aferon kaj prezentis laborsugestojn. Kamaradoj el la Politika Buroo atente aŭskultis la klarigon kaj faris diskutojn.

Dividu