Xi ordigis klopodojn de savado post kolapso de konstruaĵo

Henggang Publikigita: 2022-05-01 18:01:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ordigis klopodojn de serĉado kaj savado per ĉia kosto post kiam memkonstruita loĝejo kolapsis en Hunan, centra Ĉinio.

Xi faris la instrukcion tuj post la evento, kiu okazis je la vendrede posttagmeze en Wangcheng, distrikto en la provinca ĉefurbo Changsha.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, urĝis plenan klopodon por savi vunditojn kaj malhelpi sekundarajn katastrofojn.

Xi ordonis ĝisfundan esploron de la kaŭzo de la okazaĵo kaj la eldono de aŭtoritataj informoj senprokraste.

Xi petis specialan laboron kvietigi riskojn per memfaritaj konstruaĵoj por protekti la vivojn kaj posedaĵojn de la popolo kaj certigi socian stabilecon.

Ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, urĝis rapidajn klopodojn por savi la kaptitojn kaj ordonis al lokaj aŭtoritatoj trakti la riskojn en la sektoro pri konstruado, precipe kun memfaritaj konstruaĵoj uzataj por funkciigado de entreprenoj, por malhelpi gravajn akcidentojn.

Ŝtatkonsilisto Wang Yong kaj oficistoj de centraj kaj lokaj aŭtoritatoj alvenis al la loko, kaj la serĉo kaj savado daŭras.

Dividu