Xi Jinping prezidis kunvenon pri preventado de epidemio

Mirinda Publikigita: 2022-05-06 12:42:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon, analizis la situacion de preventado kaj regado de la epidemio de KOVIM-19 kaj aranĝis la gravan laboron de efektivigo de preventado. Ĉina prezidanto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj faris gravan parolon.

La kunveno montris, ke post eksplodo de la epidemio, ni persistas en la unua loko de la popolo kaj la vivo, persistas en preventado de importado de eksteraj kazoj kaj dinamika nuligo kaj senĉese akordigis preventajn rimedojn, dank al tiuj rimedoj la preventado akiris gravajn strategiajn fruktojn. Faktoj pruvis, ke la preventa principo estas decidita de la esenco kaj principo de la partio, la preventaj rimedoj estas atestataj de la historio kaj estas sciencaj kaj efikaj. Ni nepre venkos en la protekta batalo de Ŝanhajo.

La kunveno montris, ke persistemo signifas la venkon. Nun la preventado de epidemio troviĝas en ŝlosila kaj peniga periodo. La partio kaj la registaroj de ĉiuj niveloj devas firmigi la fidon, profunde koni komplikecon kaj penecon de la batalo, firme efektivigi la decidojn de la Centra Komitato de la KPĈ, sufiĉe ludi la luktan spiriton kaj firme solidigi la preventajn fruktojn kun ĉia respondeco.

Dividu