Rakonto de Xi Jinping kaj lia patrino

Shanshan Publikigita: 2022-05-08 14:10:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Ekde antikveco, la grandeco de patrina amo estas vaste laŭdata. Qi Xin, la patrino de Xi Jinping estas kaj elstara membro de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj forta patrino, kiu volas "ĉion bone trakti".

"Instruo per parolo kaj ekzemplo, instruo de scioj kaj kulturado de moraloj", Qi Xin ĉiam gvidas per ekzemplo en flegado de infanoj,per influado kaj edukado de infanoj kun bonega familia stilo. Inter la atendoj por Xi Jinping, estas pli da respondeco por la lando kaj la popolo.

Okaze de la Patrina Tago, mi prezentas al vi kelkajn rakontojn de Xi Jinping kaj lia patrino.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ankoraŭ bone memoras, ke kiam li estis en la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj, la patrino Qi Xin instruis lin servi al sia lando fidele. La patrino portis lin sur la dorso al la Librejo Xinhua por aĉeti komikson pri Yue Fei, kaj poste ŝi rakontis al li "lojalecon al la patrujo" kaj heroaĵojn de Yue Fei.

De tiam, la vortoj "lojaleco al la patrujo" estis plantitaj en la koro de Xi kiel semo. Li ĉiam firme konservas tiujn vortojn en la memoro kaj prenas ilin kiel la celon de sia serĉado.

En la aĝo de dek kvin aŭ dek ses jaroj, Xi Jinping iris al la kamparo kaj venis al Liangjiahe en norda Shaanxi. De tiam, li kaj lia familio estas disigitaj en sep jaroj. La patrino kudris vortojn“patrina koro”per ruĝa fadeno sur la sako.

En 2000, Qi Xin mobilizis sian familion por donaci 150 000 juanojn por transloki kaj rekonstrui la elementlernejon Beiliang Hongjun. En majo 2018, la infanoj tie skribis leteron al Xi kaj ricevis respondon de li post unu semajno.

En la printempa festo de la jaro 2001, Xi ne povis reveni hejmen pro sia laboro, kiam li estis la estro de la provinco Fujian. Qi telefone parolis kun Xi, dirante, ke perfekte plenumi la laboron estas la plej granda obeemo al la gepatroj kaj ankaŭ respondeco pri la familio kaj li mem.

En la oficejo de Xi estas kelkaj fotoj de li kun familianoj. Unu el la fotoj enkadrigas la varman momenton, kiam li kaj lia patrino promenas mano en mano, emociante multajn homojn.

Alia foto unuafoje aperis sur la librobreto de prezidanto Xi, kiam li faris novjaran parolon de 2021. En la foto, troviĝas li kaj lia edzino Peng Liyuan kun la patrino, kaj la patrino kaj filo firme tenas la manojn kune.

Dividu