Prezidanto Xi interparolis kun germana ĉefministro Scholz per videoligo

Yu Publikigita: 2022-05-09 21:02:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun germana ĉefministro Olaf Scholz per videoligo.

Xi diris, ke la nuna internacia situacio daŭre renkontas kompleksajn ŝanĝiĝojn, kaj la malfaciloj kaj defioj alfrontataj de la mondo en sekureco kaj disvolviĝo evidente pliiĝas. Estas urĝa bezono injekti pli da stabileco kaj certeco en la malkvietan epokon. Li diris, ke Ĉinio kaj Germanio estas grandaj landoj kun grava influo. Sub la nuna situacio, Ĉinio kaj Germanio precipe bezonas konservi la sanan kaj stabilan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj kaj plene ludigi la stabiligan, konstrueman kaj gvidan rolon de la ĉina-germanaj rilatoj, kio ne nur utilos al la du popoloj, sed ankaŭ faros gravajn kontribuojn al paco kaj trankvilo de la mondo.

Scholz diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio tre bone disvolviĝis en la lastaj jaroj. Ambaŭ flankoj devas daŭrigi bonajn tradiciojn kaj plu antaŭenigi la bonan disvolvan tendencon de dulandaj rilatoj. Germanio volas labori kun Ĉinio por festi la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj, konservi striktan komunikadon sur ĉiuj niveloj, okazigi novan sesion de germana-ĉina interregistara konsiliĝo, dialogi pri gravaj demandoj pri certigo de stabileco de tutmonda provizoĉeno kaj makroekonomia politika kunordigo, kaj plifortigi kunlaboron en multaj kampoj kiel komerco kaj investo, klimatŝanĝiĝo, batalo kontraŭ la epidemio, medicina servo, edukado kaj kulturo. Germanio bonvenigas la klopodon de Ĉinio por vastigo de altnivela malfermo al la ekstera mondo, ĉar tio alportos pli da ŝancoj al Germanio. Germanio volas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio en multflankaj kampoj kaj antaŭenigi pozitivan disvolviĝon de la rilatoj inter la EU kaj Ĉinio.

Dividu