Xi: bravo por krei pli bonan Ĉinion

Lucia Publikigita: 2022-05-10 10:36:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde matene ĉeestis al grandioza kunveno en la Popola Halo en Pekino, por celebri la 100-an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon en la kunveno.

Xi diris, ke ĉinaj junuloj en la nova epoko havas brilajn perspektivojn realigi siajn revojn.

Xi alvokis junajn generaciojn klopodi per sia eblo por helpi realigi nacian rejuniĝon.

Xi diris ankaŭ, ke la junuloj surŝultrigas pezajn respondecojn kaj havas larĝan spacon por doni plenan ludon al siaj talentoj.

Xi Jinping: En la nova vojaĝo, kiel pli bone unuigi, organizi kaj mobilizi la junulojn por strebi por la realigo de la dua centjara celo kaj la realigo de la ĉina revo pri la granda rejuniĝo de la ĉina nacio estas gravaj temoj por la ĉina junulara movado kaj junularaj laboroj en la nova epoko. La Komunista Junulara Ligo devas plifortigi siajn gvidajn, organizajn kaj servajn kapablojn, unuigi kaj gvidi la junulojn, por ke ili fariĝu bonaj junuloj de la nova epoko, kiuj havas idealojn, kuraĝas preni respondecon, povas elteni malfacilaĵojn kaj pretas dediĉi tutan forton, kaj kreu pli belan Ĉinion per siaj saĝo kaj ŝvito.

Dividu