Xi proponis kvar esperojn al la Komunista Junulara Ligo

Lucia Publikigita: 2022-05-10 10:48:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde ĉeestis al grandioza kunveno en la Popola Halo en Pekino, por celebri la 100-an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio, kaj faris gravan paroladon en la evento.

Dum la parolado, Xi proponis kvar esperojn al la Komunista Junulara Ligo.

Xi diris, ke la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio ĉiam devas esti politika lernejo gvidanta la ideologian progreson de junuloj.

Xi diris al la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio porti siajn respondecojn kaj ĉiam esti avangarda forto por mobilizi la ĉinan junularon en kontinua klopodo.

Xi urĝis la Komunistan Junularan Ligon de Ĉinio resti kiel la plej forta ligo inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj la junularo.

Xi urĝis la Komunistan Junularan Ligon de Ĉinio kuraĝe fari memreformadon por konservi sian statuson kiel progresinta organizo kiu atente sekvas la Komunistan Partion de Ĉinio kaj tenas la ritmon kun la epoko.

Dividu