Xi: Centjara sperto estas grava gvidilo por la Komunista Junulara Ligo por alfronti la estontecon kaj fari novajn kontribuojn

Ema Publikigita: 2022-05-10 10:34:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde diris en la kunveno por celebri la 100-an datreveno de la Komunista Junulara Ligo, ke dum la pasintaj 100 jaroj, la Komunista Junulara Ligo estis firma en siaj idealoj kaj neŝancelebla, formante valoran sperton. Ĉi tio estas grava gvidilo por la Komunista Junulara Ligo por alfronti la estontecon kaj fari novajn kontribuojn.

Xi diris, ke la historio plene pruvis, ke nur insistante pri la gvidado de la partio, la Komunista Junulara Ligo povas kunigi kaj gvidi la junularon iri antaŭen kaj antaŭenpuŝi la ĉinan junularan movadon en la ĝustan politikan direkton. Nur ĉiam kredante al komunismo kaj socialismo, la Komunista Junulara Ligo povas formi la plej fortan unuecon kaj la plej efikan organizon kaj ĉiam kunigi la junularon sub la gvido de la partio. Nur firme laborante por la granda rejuniĝo de la ĉina nacio, la Komunista Junulara Ligo povas unuigi ĉiujn junularajn fortojn, kiuj povas esti kunigitaj kaj kanti la grandiozan kanton de juneco. Nur senĉese akirante forton el junuloj, la Komunista Junulara Ligo povas fariĝi zorgema organizo, al kiu la junuloj povas kredi kaj dependi.

Dividu