Xi: La sorto de junuloj ĉiam estas strikte ligita kun la epoko

Ema Publikigita: 2022-05-10 10:31:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde diris, ke celebri la 100-an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio estas kuraĝigi la junulojn antaŭeniri la novan vojaĝon por realigi la Ĉinan Revon pri la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris rimarkojn en la kunveno por celebri la 100-an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio en Pekino.

Xi diris, ke dum la pasintaj 100 jaroj, sub la forta gvidado de la Partio, la Komunista Junulara Ligo gvidis generaciojn de junuloj firmigi siajn kredojn, sekvi la Partion kaj kontribui siajn fortojn al la klopodo de nacia sendependeco, popola liberigo kaj la realigo de prospero de la lando kaj feliĉo de la popolo kaj kaj komponis ekzaltantan ĉapitron en la procezo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. Historio kaj praktiko plene pruvis, ke la Ĉina Komunista Junulara Ligo indas esti la pioniron de la ĉina junulara movado, la lojala asistanto de la partio kaj konfideble rezerva forto.

Dividu