Xi telefone konversaciis kun Macron

Yu Publikigita: 2022-05-11 20:36:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun franca prezidento Emmanuel Macron marde posttagmeze.

Xi diris, ke li subtenis striktan kontakton kun Macron dum la pasintaj kvin jaroj, kio helpis gvidi la du landojn daŭrigi la pozitivan tendencon de duflankaj rilatoj, efektivigi fruktodonan kunlaboron kaj plenumi la respondecojn de gravaj landoj pri klimatŝanĝiĝo, konservado de biodiverseco kaj aliaj demandoj.

Xi akcentis, ke en la mondo, kiu renkontas ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, Ĉinio kaj Francio, du konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj sendependaj gravaj landoj, devas esti fidelaj al la promeso "memstareco, reciproka kompreno, strategia vizio kaj gajna kunlaboro", farita de la du flankoj ĉe la starigo de diplomatiaj rilatoj, konservi sian striktan kaj daŭran ampleksan strategian partnerecon, respekti unu la alian rilate al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj fortigi kunordigon kaj kunlaboron en la duflankaj, ĉina-eŭropaj kaj tutmondaj kuntekstoj. Li diris ankaŭ, ke estas grave, ke Ĉinio kaj Francio bone utligu gravajn okazojn, inkluzive de la 60a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj la Parizaj Olimpikoj, ambaŭ okazontaj en 2024, kiel gravajn ŝancojn por plifortigi interpopolojn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj akceli reciprokan komprenon.

Macron diris, ke estas multaj komunaj komprenoj inter Francio kaj Ĉinio pri la ukraina demando, kaj ke Francio estas preta por pli strikta kunordigo kaj kunlaboro kun Ĉinio sur ambaŭ duflanka kaj plurflanka niveloj. Li aldonis, ke Francio kaj la Eŭropa Unio sin devontigas al strategia memstareco kaj ne subtenos al aŭ partoprenos en bloka konfrontado.

Dividu