Xi interŝanĝis gratulmesaĝojn kun slovena prezidento pri 30a datreveno de diplomatiaj rilatoj

Lucia Publikigita: 2022-05-13 12:20:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interŝanĝis gratulmesaĝojn kun slovena prezidento Borut Pahor pro la 30a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke dum la lastaj 30 jaroj, la du flankoj respektis unu la alian, rigardis unu la alian kiel egalulojn kaj akcelis kulturajn interŝanĝojn kun pozitivaj rezultoj akiritaj per reciproke utila kunlaboro.

Xi diris ankaŭ, ke la du popoloj subtenis unu la alian por preventi la pandemion KOVIM-10, kiu pruvas la profundan amikecon inter Ĉinio kaj Slovenio.

Pahor sincere gratulis Ĉinion pro ĝia disvolviĝo en multaj kampoj. Li diris, ke la du landoj havas longdaŭran amikecon kun fruktodonaj kunlaboraj rezultoj, aldonante, ke la vintraj sportoj fariĝis novaj elstaraĵoj de la kunlaboro.

Pahor diris ankaŭ, ke kiel membro de la Eŭropa Unio, Slovenio aktive subtenas plifortigon de la rilatoj inter la EU kaj Ĉinio, kaj sin dediĉas liveri kunlaborajn avantaĝojn al ambaŭ flankoj kaj la internacia komunumo.

Dividu