Xi kaj kroata prezidento interŝanĝis gratulojn okaze de 30a datreveno de diplomatiaj rilatoj

Yu Publikigita: 2022-05-14 15:09:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia kroata paralelulo Zoran Milanovic vendrede interŝanĝis gratulajn mesaĝojn okaze de la 30a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj, Ĉinio kaj Kroatio ĉiam respektis unu la alian kaj egale traktis unu la alian, kaj la dulandaj rilatoj eltenis la provon de ŝanĝiĝoj de internacia situacio. Li aldonis, ke danke al la komuna klopodo de ambaŭ flankoj, Ĉinio kaj Kroatio ĝuis solidan politikan reciprokan fidon kaj atingis pozitivajn rezultojn en sia kunlaboro pri komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, profitigante la dulandajn popolojn.

La ĉina prezidanto diris ankaŭ, ke li donas grandan gravecon al disvolvado de la dulandaj rilatoj kaj volas labori kun prezidento Milanovic kaj preni la 30an datrevenon de diplomatiaj rilatoj kiel oportunon por firmigi politikan reciprokan fidon inter la du landoj, plifortigi akordigon de disvolvaj strategioj, kaj kune konduki dulandajn rilatojn al pli granda disvolviĝo por profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Dividu