Xi sendis gratulmesaĝon al nova prezidento de UAE

Henggang Publikigita: 2022-05-16 16:18:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate gratulis Sheikon Mohamed bin Zayed Al Nahyan pro lia enoficiĝo kiel prezidento de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE).

En la mesaĝo, Xi montris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la dulandaj rilatoj amplekse kaj profunde disvolviĝas.

Xi diris, ke la du flankoj ĉiam firme subtenis unu la alian pri aferoj koncernaj al siaj respektivaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, konservis fruktodonan kaj praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj atingis rimarkindajn rezultojn en la komuna batalo kontraŭ la novkronvirusa pandemio. Li aldonis, ke la amikeco inter la du popoloj senĉese profundiĝis.

Rimarkante, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la UAE, Xi diris, ke li pretas kunlabori kun prezidento Sheikh Mohamed por profundigi la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj la UAE por la profito de la du landoj kaj la popoloj.

Dividu